"Esperanta Retradio" estas unika kaj tre interesa aŭd-vida servo, kiu
ĉiutage aperigas novan 3-6 minutan son-dosieron kun aldono de ĝia
skribita teksto! Tiu solvo ebligas ne nur simple ĝui la enhavon de la
sondokumentoj, sed ĝi povas tre efike helpi al instruado kaj ekzercado de
la lingvo: se oni ne komprenis iun fragmenton aŭ esprimon per orelo, oni
povas retrovi ĝin en skriba formo per la okulo. Tre utila solvo kaj por
kursanoj kaj por ekzercantoj!
"Esperantan Retradion" iniciatis aŭstra esperantisto Anton Oberndorfer,
lastatempe al ĝia kompilado aliĝis helpantoj el Israelo, Brazilo kaj
Pollando. La regulaj ĉiutagaj elsendoj funkcias ekde 2011, ĝis nun estas
faritaj pli ol 970 sondokumentoj, do post ĉ. 1 monato ni povos gratuli la
funkciigantan teamon je la 1000-a "elsendo" !!
Laŭenhave la temoj de la elsendoj estas tre variaj: inter ili troviĝas
tagaj interesaĵoj, notoj pri mondaj aktualaĵoj, sciencaj novaĵoj, kaj
malofte eĉ E-movadaj temoj.
Lastatempe – danke al Gian Piero Savio – la tradician son-formaton
ofte kompletigas ankaŭ mallongaj kaj bonkvalitaj filmetoj, kiuj igas la
retejon eĉ pli interesa!
Pro fermo de la ĝisnuna retejo ekde majo Esperanta Retradio havas novan
adreson: http://esperantaretradio.blogspot.co.at
Listo de ĉiuj antaŭaj elsendoj estas trovebla ĉe: http://aldone.de/retradio
Gratulon kaj dankon pro tiu servo al Anton Oberndorfer, kaj al la
kunlaborantaj teamanoj!
Szilvási László, L.S.